Harold Brown, Author / Verkisto

The place to be for Harold's plays! / Hejmo por teatrajxoj de Harold!

                 Kontribuo de Harold Brown al Esperanto-teatro

 
Harold Brown apartenas al intelekta kaj kultura elito de Esperanto-komunumo. Li distingiĝas per vasta kono de eǔropa kulturo, sed ne nur eǔropa,: literature, plastikaj artoj, estante mem elstara pentristo, kaj muziko; li pianoludis - ŝatis improvizi. En ĉiuj branĉoj li ion valoran verkis.

Diversloke en E-revuaro oni povas trovi liajn pensigajn artikolojn, foje recenzon. Parto da ili estis kolektitaj en volumo ”Leteroj el Svedio”. Ĝi enhavas aron da interesaj raportaĵoj senditaj de li al Londono inter 1985-2002. Ili estis publikigitaj en ”La Bulteno” de Londona Klubo. En 2003 ĝi festis sian centjariĝon. Ĉi okaze oni decidis i.a. eldoni la artikolaron de sia iam aktiva membro, kiu post emeritiĝo translokiĝis al Svedio, sed daǔre restis fidela al la klubo, kie li kiel esperantisto evoluis.

Harold rapide lernis la svedan, kio ebligis al li enprofundiĝi en svedan gazetaron, ja informoj de ĝi fariĝis bazo por liaj Leteroj. Li ekkonis la svedan tiomgrade, ke li kune kun sia amikino Kerstin Rohdin, tradukis al Esperanto: ”Emilo de Smolando” kaj ”Fratoj Leonkoro” de Astrid Lindgren, kiun oni konsideras perloj de sveda literaturo.

Kune kun Kerstin, li faris plurajn vojaĝojn al diversaj eǔropaj kaj ekstereǔropaj landoj. Ili vizitis ankaǔ plurajn lokojn en de li tre ŝatata Svedio. Kvarope, kune kun amikoj; geedza paro el Japanio ili denove vizitis plurajn vidindaĵojn vaste tra Svedio. De ĝi ekestis raportaĵo de Kerstin kaj Harold: ”Svedio du bildoj”. Harold planis verki aliajn librojn. Unu antaǔanoncitan li titolis ”Barelo malplena”.

Li verkis ankaǔ anglalingve; poemojn, foje tradukante ion interesan al la sveda. Tamen, aparte grava por li; verkita en la angla estas libro aǔtobiografia, kiun li titolis: ”Five selfportraits” (Kvin aǔtoportretoj). Li ne planis ĉi-verkon vaste distribui. Ĝi estis verkita por amikoj, kaj aparte dediĉita al sia filo Mark. Unu el ĉefaj kaǔzoj, kiun li mencias en komenca parto de tiu libro kaj direktita al Mark, estas fakto, ke li neniam havis eblecon aperte paroli kun sia patro kiel persono plenaĝa. Harold rimarkigas, ke li ne pretendas, ke ĉio kion li skribas estas vero. Li celas transdoni al sia filo sian vivon tian kian li mem ĝin vidas. Ŝajnas, ke konatiĝo kun spertoj, pripensoj de Harold ĉi-rilate havas multe pli ol personan karakteron kaj oni esperu, ke liaj proksimuloj decidas pozitive pri traduko de ĉi-verko al Esperanto. Mi estas priviligita, ĉar mi ne nur ricevis anglan version, sed ankaǔ po du ĉapitrojn tradukitajn al la sveda kaj Esperanto. La verko ne nur min pensigis, sed ankaǔ profunde kortuŝis. Dua lia libro: ”Always summer” (Ĉiam somero) ampleksas ĉ. 100 p. Kerstin intencas ilin eldoni. Ambaǔ rilatas... arton vivi. Estas verkitaj en flua, facila angla lingvo. El ili emanas varmkoreco kaj subtileco karakteriza por Harold. Per ĝi la legantoj proksimiĝos, intimiĝos al li.

Tamen, plej signife Harold Brown enskribiĝis en Esperanto-kulturon pere de sia dramverkaro.
La teatraĵojn estas malfacile sintezi, priskribi, strukturi kelkfraze, ĉar teatro havas sian specifan lingvaĵon. Scenejon regas apartaj leĝoj. Tiukaǔze nur malmultaj entute, en Esperantio, kapablis (as) en tiu arta branĉo verki ion valoran, elstari. Harold tion kapablas, kaj krome disponante, per sceneja sento-arto li kelkfoje mem prezentis iun el siaj monologoj. Tamen, tio kio tutcerte estas por li plej grava; estas fakto ke li havis ŝancon vidi kelkajn siajn teatraĵojn sursceneje.
Kiel feliĉon oni devas konsideri koincidan renkontiĝon kun Jerzy Fornal, profesia dram-aktoro, disponanta krome pri pantomima, altnivela art-metio. Ĝi fruktis unue en du teatraĵoj prezentitaj kadre de ties Unupersona - E-teatro ”Espero” Ili estis speciale de Harold por Jerzy verkitaj. Ambaǔ havis siajn premierojn en Svedio, kaj poste estis spektataj de centoj da esperantistoj en pluraj aliaj landoj. Ankaǔ por Jerzy Harold kunverkis kun la aǔtorino de ĉi-eseo, okaze de Centjariĝo de E-teatro, teatraĵon - ”La Jubileo”. Ĝia premiero okazis la 26an de junio 1996, en la Varsovia Klubo de Pola Esperanto-Asocio, kaj poste kelkfoje en sidejo de E-teatro ”Espero” en Muzeo de Azio kaj Pacifiko –Art Galerio ”Nusantara” en Varsovio, ce str. Nowogrodzka 18a. Samjare, per ĝi oni omaĝis al dramverkistoj, aktoroj, reĝisoroj kaj aliaj artistoj, ankaǔ al kulturagantoj dediĉantaj siajn talentojn kaj organizajn kapablojn dum kelkaj pollandaj E-aranĝoj en: Gliwice, Lodzo, Poznano; entute okfoje en Pollando. Same eksterlande dum gravaj internaciaj E-aranĝoj Inter alie; en Eger, Hungario dum la 15a Internacia Konferenco de Literatura Forumo, kaj dufoje prezentita en Kopenhago dum la 5a Kultura Esperanto Festivalo. Tie, ambaǔ ĉeestintaj aǔtoroj de la teatraĵo havis eblecon aǔdigi enkondukon al la spektaklo kaj ĝui bonan akcepton fare de la spektantaro. Kaj poste ankaǔ legi pri ĝi tre favoran recenzon verkitan de vaste konata kultur-konanto, iama kunredaktoro de ”Norda Prismo”, Mogens Groth, La teatraĵo montris dignan omaĝon al la artistoj, kiuj per sia arto dum pli ol 100 jaroj signife riĉigis kaj daǔre riĉigas Esperanto-kulturon.

Harold kune kun sia amikino Kerstin Rohdin; arda apogantino de lia verkado, havis ankaǔ eblecon kontenti pri sia arto dum turneo tra Svedio dum kiu estis prezentita ”Eduko danĝera”, ĝuante bonajn rezultojn de kunlaboro kun la aktoro.

Kiel dirite priskribo de teatraĵo ne spegulas ĝian spiriton nek transdonas emocion kiun ĝi enhavas. La teatraĵoj estas verkitaj por ke oni ilin spektu, minimume atente, en intima etoso donanta eblecon enprofundiĝi en kernon de intrigo, empatie (ts. ensentiĝi) rilati al la heroo; nome identiĝi kun ties situacioj, legi. Harold havis feliĉon konstati, konvinkigi pri valoro sceneja de siaj dramoj, ĝui akcepton flanke de la publiko.

Valoras provi respondi je demando kiaj trajtoj de lia dramarto kaǔzas enpensigon; elvokas profundan impreson, foje ankaǔ fajnan amuzon kvankam ofte tielnomatan... ridon per larmoj. Ŝajnas, ke la kaǔzo fontas de fakto, ke la aǔtoro prezentas surfone de realaj situacioj personojn iel ne povantaj sin troviĝi en reganta realeco. Tia ekz. estas la vagabondo (el samtitola monodramo). Harold dotas ilin per tia varmeco kaj simpatio, ke spektante la prezentadon oni ĉiam pli proksimiĝas al la heroo, eĉ se ŝi / li ne samopinias kaj vivas laǔ tute kontraǔa mondkoncepto oni kun ties strangaj - ideoj simpatias. Dua grupo de liaj herooj konsistas de homoj, kies tragian aǔ nur malkomfortan sorton, situacion determinis cirkonstancoj, historio je kiu ili nenian influon havis, kiel ekz. ,”Edipo”, aǔ heroo el ”Eduko dangera”.

Harold startis verki teatraĵojn en sufiĉe malfrua aĝo, jam post sia viv-kariero. Lin mem signife la vivo spertigis. Junaĝe li servis en brita armeo dum la Dua Mondmilito, ie en foraj dezertoj de Afriko. Postmilite li studis en London School of Economics. Sekve poste plenumis, laǔvice diversajn taskojn en Ŝtataj Departamentoj; unue pri imposto poste informado.

Lia observemo kaj preteco kompreni komplikecon de 1'vivo kaǔzis, ke li pretis kaj kapablis empatii, tio kiel dirite; ensentiĝi en diversajn malkonformajn situaciojn. Interesis lin viv-konceptoj de tiuj, kiuj ne pretis akcepti ĉiutagaĵojn. Tiuj alternativuloj saĝe aǔ malsaĝe, sed preskaǔ ĉiam neprudente kontestas, havas proprajn ideojn; ofte tute nerealigeblajn fontanojn de revoj ion ŝanĝi en la socio. Ili ĝuste allogas la aǔtoron, kiu celas la spektantaron al ili favoriĝi. Tamen, ne nur filozofia kaj psikologia flanko de situacioj allogas la aǔtoron al la temo. La herooj de liaj teatraĵoj estas de diversa vidpunkto interesaj. Tamen ne nur spirita bazo sukcesigas la teatraĵojn de Harold. Gravan influon je tio, havas ankaǔ aparta metio per kiu li disponas. La aǔtoro estas talenta pentristo, li studis en Chelsea School of Art en Londono. Aparte liaj grafikaj prezentoj de homoj; ĉiam iel nedifinitaj laǔ aspektoesprimo, ankaǔ laǔ vestaĵo - vekas interesiĝon, enpensiĝon. Distingiĝas liaj grafikaj portretoj de tre subtile bildigitaj virinoj. Ilin vidante oni provas diveni, kiun personecon la artisto volis prezenti. Bone okazis, ke en la 90-aj jaroj lia arto estis ekspoziciita en kelkaj lokoj de Svedio.

La kapablo pentri influas tutcerte ankaǔ indikojn pri lumaranĝo kio grave influas bonan prilumigon de scenejo kaj rezulte la prezentitajn teatraĵojn. Samo rilatas scenografion. Ĉio-ĉi liveras al la plenumanto de liaj teatraĵoj multajn interesajn motivigajn premisojn ne nur por la situacioj kaj personoj prezentitaj, sed elvokantaj apartan impreson. Samo rilatas muzikon, kiu estas akorda al la teksto. Ĝi ankaǔ per sia elvokemo kaǔzas kromajn asociaciojn.

Oni ofte diras, ke arto de apartaj artistoj ne nepre devas esti akorda al la personeco de artisto mem. Nome bona, bela laǔ animo artisto, ne nepre kapablas evidentigi sian spiritecon en sia arto. Ĉi-loke trudigas koncepto de Sokrato, kiu identigis bonon kun belo, noblecon kun vero. Tiel, kiel supre dirite, ne nepre okazas en realo. Se temas pri Harold la Sokrata doktrino, kiun oni nomas etika intelekteco plene konfirmiĝas. Harold karakteriziĝas per aparta bonvolemo kompreni kaj helpi al ĉiu laǔeble. Tio signifas ne nur toleri, sed kun komprenemo kaj simpatio akcepti aliecon. Ensentiĝi en situaciojn de homoj malbonŝancaj kaj tio respeguliĝas en lia arto. Cetere ne nur dramarto, sed ankaǔ en pentroarto, poezio, publicistiko en kiu li ankaǔ distingiĝis.

Harold, ekde komenco de sia dramverkado estis rimarkita, kiel aparte interesa verkisto en ĉi-genro. Lia dramo ”La fino de 1'ferio” ricevis: Laǔdan Elstarigon de la Esperantista Verkista Asocio (EVA), en la teatraĵa konkurso okazinta lige kun Jubileo de Centjariĝo de E-teatro. Alia lia teatraĵo ”Rigardu antaǔ ol salti” estis akceptita por prezenti en Londona Klubo, kiel kontribuo okaze de la sama Jubileo. Kiel menciite li mem prezentis plurfoje en Anglio kaj Svedio monologon ”La prelego”. La teatraĵo ”Edipo” estis prezentita en radio en kelkaj landoj. Harold ofte, dum siaj vojaĝoj, aǔ surloke aǔdigis prelegojn; ĉiam enpensigantajn.

Bone okazis, ke Eldonejo ”Ulekso” kiun li kun Kerstin Rohdin fondis por eldoni sian verkaron, publikigis tie en 1995, libron titolitan ”Eduko danĝera” enhavanta 10 liajn teatraĵojn.

Ne eblas karakterizi apartajn teatraĵojn unufraze. Mi do nur citos titolojn aldonante po kelkaj frazoj indikantaj, kion ĉefe la teatraĵo rilatas. Memkompreneble, ke la indikoj ne estas plene adekvataj, ĉar ĉiu teatraĵo estas plurenhava ne nur laǔ intrigo, sed ankaǔ laǔ soci-psikologia fono.

Imagon kaj impreson pri ĉiu teatraĵo donas nur ekzakte arta prezento; nome teatra spektaklo. Minimume kiel menciite persona, intima enprofundigo dum legado. Tia ebleco feliĉe ekzistas danke al la kolekto.

Antaǔ listigo de teatraĵoj el la kolekto ”Eduko danĝera”, titolo de unu tie troviĝanta teatraĵo valoras atentigi, ke ĝuste la titolo esence spegulas, motivigas tion, kion la aǔtoro volas transdoni pere de siaj teatraĵoj. Li de arta vidpunkto analizas situaciojn de individuoj en socio, grandparte inter 50-55 jaraĝaj kiuj ricevis ”edukon”, viv-spertojn plejofte tre amarajn. El ili fontas reprenitaj decidoj pri... daǔra vivo aǔ... morto.

Ĝenerale dirite, la grandparto el la teatraĵoj troviĝantaj en kolekto ”Eduko danĝera”, temas pri homoj kiuj pro diversaj tute malsamaj kaǔzoj sentas sin solecaj iel apartigitaj en siaj medioj.

”La maristo” - prezentas tipan eksterulon nemaloftan en tiu medio pro specifeco de pasigo de vivo, sed ja ne nur karakteriza por ĉi-medio. Ĝi estas dramigo de la angla fama romantika verko ”The ancient mariner” (La maljuna maristo) de S.T. Coleridge. Rememoro pri dronita ŝipo ”Katrin”; vera okazintaĵo el la jaro 1869, obsedas la ununuran mariston de la skipo, kiu saviĝis. La rakonto estas impresiga; spektakle spegulas batalon inter marondoj kaj la maristaro. Soleco de la savito kaj turmento pro imago, ke mortigo de akompananta ŝipon birdo - Albatroso, iel influis la katastrofon, profundigas lian malfelicon. Harold, tipa insulano estis tre ligita kun la maro; ĝia forto, fonto de pluraj dramoj, estas ofte spegulita en lia verkaro. Ankaǔ en la fino de ”Vagabondo” la marista kanto esprimas iasence homan viv-vojon. Imago de mara lanterno kaǔzas spinadon de rememoroj pri la infaneco. ”La maristo” donas al la aktoro eblecojn kortuŝi kaj impresi profunde la publikon.

La samo rilatas monodramon ”Vagabondo” ĝi spegulas nepron de libereco al kiu la heroo sopiras. Por li ĝi havas apartan valoron por ne esti ereto en disciplinita, ofte absolute forigita de humanismo socia ordo. En ĝi la aǔtoro enmetis plurajn siajn proprajn spertojn. Evidentiĝas ankaǔ karakteriza por li lirismo. Jerzy prezentas ĝin de pluraj jaroj; kortuŝante kaj pensigante la spektantaron. La ,”Vagabondo” estis prezentita por la unua fojo en 1992 dum la Kongreso de Sveda Esperanto Federacio en Oskarshamn, la 23an de majo. Nun post pli ol 12 jaroj Jerzy prezentos ĝin en Högsby - urbo, kie de pluraj jaroj Harold vivas en la ”Flava Domo”kun sia viv-kunulino Kerstin , aparte tiom varme spegulita en ĉi-teatraĵo. Li prezentos ĝin en aliaj kondicoj al la amiko, kiu devas fronti neatenditaĵon; teruran malsanon, situacion kiun li akceptas kun digno ĉiam lin karakterizanta. Al ĉi-prezento Harold pretigis belan kajeron-scenarion kun indikoj por la spektaklo. Desegnis kaj kompostis ĝin Peter Oliver.

”Eduko danĝera”. - kies premiero okazis en Högsby en marto 1990 kaj kiel dirite, dum turneo tra Svedio, plurfoje en Pollando kaj aliaj landoj. Ĝi prezentas homon kaptitan de homamaso dum kaoso kaǔzita de Franca Revolucio. Surbaze de sociaj procezoj li fariĝas tute senkulpe ĝia viktimo pro instruiteco kaj eduko, kiun li devenanta de la sama homamaso, atingis. En ĝi la aǔtoro evidentigas fojfoje tipan anglan humuron rilate al la najbaraj francoj.

”Rigardu antaǔ ol salti” - plurpersona komedio en ĝenro de purenonsense (sensensaĵo): — en ĝi temas pri homo kiu konsideras sian vivon sensukcesa kaj sin entute sentaǔgulon. Ĉi-kaǔze, decidas sinmortigi. Tamen, en tio li ankaǔ ne sukcesas. Dum disvolviĝanta intrigo okazas diversaj intervenoj, sufice komikaj kaj absurdaj. Fine montriĝas, ke eĉ en plenumo de sia determine ekstrema decido, la homo dependas de aliaj, kaj la heroo devas sin konsideri denove sentaǔga, nesukcesa.

 
”La prelego”. - monologo pri botaniko: temo elektita de preleganto mem rilatas homon plenan da kompleksoj, verŝajne devenantaj de severa junaĝo. Kaǔzis ĉi staton lia patrino al kiu Ordo estis idolo. Havante antaǔ si la publikon, li anstataǔ rilati al la temo malkovras tion kio troviĝas en profundeco de lia subkonscio kaj pro Ordo li rakontas pri murdo kiun li kaǔzis nesciante kial. Li volas kompreni kial tio okazis por entute kompreni mondo-ordon kaj tion kio okazas en universo, pro kio la homo estas foje sensence de sia volo forigita. La prelego pri botaniko fakte ne okazis. La preleganto ne kapablis ĝin aǔdigi, ĉar li estis obsedita pri sia situacio. La monologo estas tre interesa de psikologia vidpunkto. Taǔgas pli por radia elsendo ol sceneja, ĉar mankas al ĝi movo, ŝanĝo de situacioj.

”La Pesto” — teatraĵo por duopo (li, ŝi) kiel ĉiam, temas pri mezaĝuloj.
Temas pri renkontiĝo de du geamikoj: viro kaj virino. Diskuto pri esencaj aferoj, malvirtoj de homoj en krizaj situacioj. Malklereco kaj superstiĉoj elvokitaj de situacio; signo de obskurantismo. Temas pri estetika stilo, kiu gravas en homa vivo; kiel ekz. morti. Fina Juĝo - kiel devas rilati al la neevitebla morto. Homo endanĝerigita kia li estas; Devas esti rilato inter la foririnto kaj tiu, kiu restis! ”La vera pesto estas io en ni mem”. Ĝi de ekstere estas nur fajro kiu evidentiĝas! Bruligas la sekajn branĉojn. Atendanto de la morto do havas ŝancon ion serĉi, trovi. Li akiris certecon pri unikeco de okazintaĵoj. Tion donis al li konvinkon pri ununureco de lia vivo, ĝi estis mirinda sukceso. Ĉe fino evidentiĝas digno kun kiu ili frontas neeviteblan morton kaj kapablas ĝui la lastajn momentojn. La teatraĵo estas filozofia kaj malgraǔ la pesimisma fono, ne tute pesimisma.

”Edipo” - tragedio de tiu mita heroo kaj de lia tuta familio. En ĉi monologo (rakonto, nedramigita) evidentiĝas la nekonscio pri la fato. Tamen okazinta atendo maltrankviligas. Edipo atendas novaĵojn, kiu helpos pozitive solvi krizan problemon de lia regado. Baldaǔ venos teruraj novaĵoj, kiuj fariĝos tragedio por li kaj lia tuta familio. Por ili la tuta mondo falis.
”Li enlitiĝas. li leviĝas”
Ĝi ŝajnas esti tre grava; verdire temas pri senco de la vivo. Ĝia celo, eblecoj. La pensoj obsedas. Oni troviĝas en iu vivo-cirklo. En ĝi la aǔtoro ŝajne spegulas sian ĉiutagaĵon, same pensojn pri limoj de homa ekzisto. Ĉu ĝi estas pesimisma. La aǔtoro ne donas striktan respondon. Li pensigas... Aperas eta espero... Ĉu?... Kio ajn impresas.

”La fluto” -plurpersona teatraĵo. Temas pri bedaǔro pro maltrafita ŝanco, perdo de personeco, de amo, ŝato ludi, pro troa dependeco de patrino kaj onklino. Ankaǔ pri malrespekto de emo, volo, kiu kaǔzas perdon de ŝanco.

”Hamleto” - Radio-monologo. Scenario povanta fariĝi bazo por filmo, ankaǔ baleto, pantomime. Temas pri nuntempa koincido de scenaro kun historia Hamleto. Superas la dramecon pentroimpresoj; ege impresigaj - oni povas ĝin nomi prezento modernisma. Ŝajnas, ke tio kio vekas asociaciojn kun la Ŝekspira Hamleto, estas reganta en ĉiuj 7 scenoj, interna maltrankvilo de heroo, same malekvilibro de ĉio, kio lin ĉirkaǔas. Neimagebla inventemo de artisto-pentristo superas - regas la tuton. Ŝajnas, ke ĝuste ĉi lasta en la priparolita kolekto pleje evidentigas maltrankvilon pri kaoso de la mondo kaj la sopiron al harmonio de la verkisto mem.
Oni esperu, ke ĉiuj teatraĵoj de Harold trovos favoron de iuj amatoraj kaj profesiaj plenumantoj. Ili plene tion meritas. Same pro la enhavo, kiujn ili heroldas, interesa dramigo, idea valoro - profunde humanisma. Do, resume ilia arta valoro.

Noto aldona
Mi estis finanta ĉi-eseon, enhavantan impresojn pri dramarto de Harold Brown. Laǔ ideo de Kerstin Rohdin, mia kaj de Jerzy elkora amikino, estis interkonsentite, ke mi prezentos ĝin, kaj Jerzy la ”Vagabondo”-n de Harold dufoje, maje ĉi-jare en Högsby. Unue en ”Flava Domo”, kie li kun Kerstin plurajn jarojn pasigis kaj kiun li tiel varme priskribis en ”Vagabondo” en ĉi domo verkita.

En ĉi-prezento partoprenus nur nia kvaropo, sed ĝi aparte devis esti dediĉita al tre malsana Harold. La dua devis laǔplane okazi en Mogården (Hejmo de Prizorgo), kie dum la lastaj du jaroj loĝis Harold. Ĝi estus dediĉita al ties personaro kaj kelkaj invititaj esperantistoj. Harold tion deziris kaj ĉu Kerstin subkonscie kredis pri iu... miraklo... Ni tre ĝojis pri ebleco denove ekvidi Kerstin kaj Harold. De pluraj jaroj ni estis proksimaj amikoj, kunestadis en niaj hejmoj, efike kunlaboris.

Kaj... la 10-an de marto posttagmeze en telefono aǔdiĝis voĉo de Kerstin. Aǔdinte ŝin mi kun kontento informis, ke ni kapablis tiel aranĝi niajn planojn, ke ni venos laǔ de ŝi proponita dato la 10-an de majo al Högsby. Ĉi-momente, de fore audiĝis ĉagreniga informo: io ŝanĝiĝis, Harold ĉi-nokte mortis...

La impreson ne eblas esprimi. Mi ne ŝanĝis la tekston; mi skribis por la vivanta kaj karmemora Amiko, li ja daǔre vivas en mia koro kaj memoro.Pere de sia boneco. subtileco. altnivela profunde humanisma arto.

Kara Harold - in Memoriam. Vin neniam kovros vualo de forgeso...
Kerstin decidis ke tamen ni venu kaj tio kion ni planis prezenti antaǔ Harold estu prezenata en Memor-renkontiĝo. Ne eblas tion malkonsenti, kvankam estas tre malfacile akcepti, ke kara Harold ne plu viva estos inter ni.
 

Majo 2004        Zofia Banet-Fornalowa